Mi Amas Vin
Via okulo granda sentoplena,
Ho ĝia brileganta arda flamo!
Kiam ajn mi rigardas, trempas en ĝin,
En mia kor’ tuj brilas febra amo.
Spite al la atak’ de fulmo-tondro,
Neniam mortos mia am-fidelo.
Kiom ajn da vintroj mi pasigos,
Se ni nur kune, ĉiam primavero!
(elĉinigis Wang Chongfang)